2005-02-09

Unuaj vortoj

>

Kaj kiu estas tiu "isto"? Nu, nomo - Geoffrey King, brito, n. 1947.07.17, bibliotekisto, vidvo, 2 plenkreskaj filinoj, eksa londonano nun loĝanta en kampara provinco Suffolk.

Kaj kial? nu, pro persvado de kolego; kaj kun espero, ke mi povos skribi ion utilan aŭ interesan.

Pli konkrete, mi laboras en la Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio, do multaj komentoj rilatos al libroj, aferoj bibliografiaj aŭ bibliotekaj; sed sendube aperos ankaŭ meditoj politikaj, muzikaj, pensoj pri la rura vivo, pri la suno kaj la pluvo, do tio, kio venos al mi en la kapon. Kaj se venos komentoj de la legantoj, la tuto estos per tio pli gaja kaj vigla.

Enestos cetere iuj partoj anglalingvaj; do sekvas mallonga minprezento en tiu lingvo.


So what's all that about? Well, if you stick with this you may hear a lot more about Esperanto, but for now I'll make do with introducing myself, Geoffrey King, born London 17/7/47; widower, two grown-up daughters, semi-retired librarian.

Most of these postings will be in Esperanto, but where something needs saying in English, that's how I shall say it. Being a librarian, I shall write depressing often about books, bibliography, library matter, and so on, but, especially in the English bits, you can expect some politics, some music, some rants, some philosophising, and whatever else comes into my head.

More of this in due course; I've set the ball rolling, so let's see where it goes

_____________________________________________________________________________


P.S. 2010.03.21. I have moved on from here to Wordpress. So my personal website is now http://geoffreyking.wordpress.com>


Esperantistoj: vi trovos ĉion rilatan al Biblioteko Butler, tute en Esperanto, ĉe: http://biblbut.wordpress.com
Proprajn retpaĝojn en Esperanto mi provizore ne havas, sed mi aperas de tempo al tempo en Wordpress, en Ipernity, kaj en Esperanto.com