isto

2005-03-04

Kiu estis George Morar?

>

En la laboro de bibliotekisto neniam mankas kuriozaĵoj, sed kelkaj kuriozaĵoj estas pli kuriozaj ol aliaj.

Ekzemple, mi ĵus venis al sonkasedo kun jena mane skribita informaro:


“Repertorio de kantoj. Interpretas de teatrologo-tenoro George Morar. Serio specialo – Kopio nr. 1. Kantoj esperantistoj kaj arioj. El operoj kaj operetoj. Novjorko, 8.2.1987; 6.22.1986. 29 kantoj”


Nu, tio ne estas plej bona Esperanto, sed oni komprenas ĝin. Tamen, kiam oni aŭskultas la kasedon, oni havas surprizon. Unue, s-ro Morar kantas tute senakompane, ŝajne en sia apartamento. La registraĵo estas iom amatora, sed la kantado estas bela. Tamen oni devas konfesi, ke la manko de eĉ piano iom difektas ĝian intencitan efekton. Ankaŭ tio, ke la sinjoro mem anoncas la kantojn ... en rumana lingvo!


Kaj la kantoj estas preskaŭ ĉiuj en itala lingvo. Nu, ili estas operaj arioj, do tio ne tre mirigas. Aliflanke, el kiu lingvo oni pli facile esperantigas kantojn ol el la itala?


Mi konfesas, ke mi ne aŭskultis la tutan bendon - fine mi estas bibliotekisto sed ne masoĥano – tamen mi devas diri, ke, serĉante jen kaj jen tra la tuto, mi ne trovis la “kantoj esperantistoj”. Bedaŭrinde; kredeble ili estus kuriozaĵo ege kurioza


Geoffrey King